Ville de Plouézec
Pluezek estas bretona urbeto kiu enhavas 3350 logântoj.

Sur la norda marbordo de Bretonio, je kvardek kvin kilometroj for de Saint Brieuc kaj ses kilometroj de Paimpol, troviĝas marfronto dek sep kilometrojn longa, kiu konsistas el abruptaj, altaj klifoj je pluraj dekoj da metroj.

Sur tiu marbordo kreskas nur genestroj, erikoj, uleskoj.

Multaj sablaj kaj ŝtonetaj golfetoj permesas banadon, velŝipadon kaj kaptadon de diversaj konkoj dum malata maro.

Tiu marbordo dank'al la varmeta fluo « Gulf Stream » profitas de dolĉa klimato, kiu permesas kreskadon de mimozoj,kamelioj kaj figarboj. 




Emblemo de tiu ĉi vilaĝo estas muelilo. Unu el tiuj antikvaj konstruaĵoj plu staras staras super la maro en la vilaĝeto Craca (Kraka). 



Multaj aliaj vidindaĵoj atendas vojaĝantojn.