Sylvain Lelarge (franco, loĝanta de 35 jaroj en Nederlando)
Li diplomiĝis kiel agrikultura inĝeniero, (staĝis kvardek jarojn antaŭe en Pommerit-le-Vicomte), sed jam de pli ol 25 jaroj laboras kiel lingvoinstruisto pri la franca kaj trejnisto de lingvoinstruistoj.

Li aplikas cerbamikan kaj sugestopedian metodojn, kreas ĉiam proprajn materialojn, el kiuj plurajn transformas volonte al Esperanto.

Li gvidas regule paroligajn kursojn dum la Universalaj Kongresoj, gvidis kurson ankaŭ en Pluezek, kaj plurfoje instruis kun Katalin ankaŭ dum NASK en Usono.  

 Kvankam familie devenas el Normandio, tamen amegas Bretonion. :-)  

Antaŭĝoju amuzajn kaj viglajn kurshorojn kun li.