Mia nomo estas Przemek [prononcu Pŝemek] WIERZBOWSKI kaj mi estas esperantisto
el Bjalistoko, Pollando. Mi instruas la internacian lingvon de pli ol 14 jaroj, de 9 – kiel diplomita Esperanto-instruisto.
Krom en Pollando, mi instruis ĝin interalie : en la jaroj 2008-09 en Tuluzo kaj Arrout kadre de Eŭropa Volontula Servo, en 2012-13 en Sicilio, po 3 fojojn en la kastelo Greziljono kaj Somera Esperanto-Studado en Slovakio.
En Bjalistoko mi okupiĝas ĉefe pri kompostado kaj tekstoprilaborado, fasonado, eŭropaj projektoj, tradukado kaj la agado de nia loka Esperanto-Societo. Mi ŝatas eksperimenti en kuirejo.
Pri la kurso:
La grupo ekzercos sin en ĉiuj lingvaj kapabloj, en diversaj lingvouzaj kuntekstoj kaj temoj proksimaj al ĉiu esperantisto. Ni uzos jam elprovitajn kaj novajn materialojn taŭgajn por la salto-nivelo el komencantoj al progresantoj.
La tuto estos spicita per diversaj ludoj kaj aktivaĵoj.
Ni ankaŭ gustumos la Esperanto-kulturon kun ties verkoj, aranĝoj kaj kutimoj. La ideo estas, ke post la kurso la partoprenintoj sentu sin pretaj por KER-ekzameno je la nivelo B1.