Murielle Caré
Saluton, 
 
Mi nomiĝas Murielle (« Murjel ») kaj loĝas kun mia familio sude de Pluezek. Mi do bone konas ĉirkaŭaĵon kaj kutimojn ci-tie. 
 
Mi profesie instruas fizikon kaj ĥemion en mezlernejo, kie de pluraj jaroj mi proponas klubon de Esperanto al miaj scivolemaj lernantoj. Mi antaŭe trapasis KER-ekzamenon C1 en 2016. 
 
Mi mem unue malkovris Esperanton kun Klemento Martin kiam mi estis dektri-jaraĝa en la mezlernejo de Mordelles apud Rennes.  
Post longa paŭzo mi aliĝis al Armor Esperanto fine de 2012, poste esperantistiĝis en St-Brieuc, partoprenis aranĝojn en Francio, kaj 4 foje en UK (Lille, Nitra-Slovakio, Lisbono, Lahti-Finnlando). Mi planas viziti Kanadon antaŭ la venonta UK en Montrealo. 
 
En Pluezek mi zorgos pri la infanoj, al ili proponos aktivaĵojn, ludojn kaj eĉ etajn kantojn laŭ nivelo : ĉiuj infanoj ne faros la saman taskon samtempe. Mi opinias, kaj jam spertis, ke ili ŝatas elekti inter pluraj aktivaĵoj. Ju pli ili elektas taskon, des pli ili plezure efikas. 
Laŭeble, ili povas kunporti foton de besto aŭ foton de ŝatata loko aŭ ambaŭ, ankaŭ mi kunportos miajn du elektitajn fotojn ... 
 
Mi ŝatus paroligi ilin, kaj proponos ekzercojn, por ke ili surloke babilu kun plenkreskuloj (do vi mem ĉeestontoj ;-) ) pere de intervjuoj aŭ simplaj demandoj por solvi problemon. Tiel ili povos sin pretigi ekparoli aŭ interparoli en Esperanto. 
 
Jen tri ĉefaj punktoj por tiu infansemajno : 
Ekkoni Bretonion – Elekti aktivaĵojn – Provi paroli en Esperanto 
 
Do ne hezitu, venu kaj vizitu Bretonion kun viaj infanoj aŭ viaj genepoj, ĉiuj estos bonvenaj. 
Por timemaj aŭ hezitemaj infanoj mi proponas, ke ili sendu mesaĝon aŭ demandojn al mi, tiel ni interkonsentos pri tiklaj punktoj, por ke ili trankviliĝu. 
 
Ĝis baldaŭ por interkonatiĝi surloke kaj amuziĝi pere de Esperanto ! 
 
Murielle 
 
 
Materialo 
Kajero 
Skribiloj kaj farbokrajonoj 
Unu aŭ du fotoj