ANONIMA ATESTO EL LA VERDA TRISKELO 2005 
Jen tempo por rakonti al vi iom pri mia semajno en Esperantio antaŭ ol tempo forviŝos memorojn.
 
Tiu semajno estis mia unua en Esperantio. Post miaj antaŭaj spertoj dum esperantistaj renkontoj mi timis ke mi ne vere vojaĝos en Esperantion, sed en Francion. Sed mi malpravis, dum unu semajno mi parolis kaj aŭskultis Esperanton, mi banis min, mi pensis kaj eĉ sonĝis en Esperanto! 

Alveninte je la dua posttagmeze en la bretona urbeto Pluezek (apud urbo Paimpol) mi sentis min iom perdita, la kunvenejo estis ankoraŭ fermita. Nur malmulte da homoj alvenis antaŭ la fino de la posttagmezo… sed jam ni babilis Esperante. Preskaŭ neniujn mi konis, sed rapide konatiĝis kaj eksciis, ke finfine mi loĝos en dormĉambrego kun alia Beatrice el Francio kaj tri ĉininoj – bonega afero! Aŭtante al la dormloko mi preskaŭ perdiĝis, ĉar mi provis babiligi Franĉjon kaj ĉinonojn, kiuj ĉiuj estis komencantoj kaj mi tute forgesis atenti la gvidaŭton. 

Vespermanĝo okazis denove en la ĉambrego. Mi sidiĝis ĉe la tablo de vegetaranoj (aŭ ve-geterano, se vi preferas) – malfeliĉe la rangvarteto ne okazos dum la adiaŭa festo pro teknikaj problemoj. Tamen ni bonege manĝis dum la tuta semajno, kuiristoj konstante zorgis pri variaj bongustaj pladoj por ni (unufoje eĉ gravis ke cepoj estu mantranĉitaj al kubetoj anstataŭ maŝintranĉitaj al tranĉoj!). Vice ĉiu partoprenis telerarlavadon kaj volontuloj elŝeligis blankajn fazeolojn

Partoprenis entute 188 homoj el pli ol dek landoj (Ĉinio, Aŭstralio, Rusio, Japanio, Britio, Germanio, Hungario, Svedio, Belgio, Nederlando, Svislando, kaj Francio) kaj inter ili 28 gejunuloj. Ok matenaj kursoj okazis de la naŭa ĝis la dekdua : ili celis junulojn, ĉiujn nivelojn kaj elfrancan tradukon. 

Mi elektis paroligan kurson kun rusa instruistino Svetlana. Ni multe parolis sed ankaŭ ludis, kantis, parkerigis langrompilojn (avara avo al bazaro vane venis vendi varojn – aliaj vidu ĉe

http://eo.wikipedia.org/wiki/Langrompilo), lernis proverbojn, ŝanĝis spertojn pri manĝoj kutimoj, instruado,… 

 Post bonega tagmanĝo ni plej ofte turismis : al marbordoj, krutaĵoj, muelejo Kraka, skulptistino esperantista, insulo Brehat,… Mi ne ĉion partoprenis, ĉar samtempe okazis ankaŭ la ekzamenoj en kiuj mi partoprenis. Ŝajnas ke la plejparto sukcesis, sed ni ankoraŭ atendas konfirmojn kaj diplomojn de la pariza organizo. 

Posttamezoj inkluzivis kursojn ĥorkantan, teatran, jogan, sorobanan, bretonlingvan, komputilajn, porinstrua(o)ntajn kaj eble aliajn kiujn mi forgesis. Ne eblis ĉion partopreni, do mi elektis lerni pri sorobano kaj instruado. La du kursoj estis tute malsimilaj sed interesegaj. 

Dum la instrukurso kiun gvidis Katalin, ni unue trejnis nian komprenkapablon : mirinde kiel Katalin konstante parolis dum unu horo kaj duono! Mi feliĉis, ĉar mi ĉion komprenis ! Tamen la ĉefa intereso estis la enhavo de la kurso : Konsilio de Eŭropo kaj Eŭropa lingva dokumentujo, internaciaj organizoj, ILEI kaj ekzamenoj, http://www.edukado.net, instrumetodoj, instrulibroj, instruhelpiloj,… multegajn aĵojn ni vidis, multegajn ideojn ni ricevis. Bedaŭrinde mi certe ne kapablos ĉion rememori, sed la entuziasmo de Katalin estas ege motiva. 

Mi miris kiel ŝi kapablas fari ĉion ĉi… ŝia repondo : ŝi dormas nur 4-5 horojn ĉiunokte !