ANNA (2002) 
Sabaton 17an de Aŭgusto. Bela vetero. La pakaĵoj estas pretaj, ankaŭ la veturilo. Milda ario de libertempo ŝvebas en la aero, ŝajnas al mi. Eĉ se mi scias, ke mi partoprenos la staĝon nur kelkajn horojn ĉiutage. Foriri. La imago ekzaltas min. Kies vizaĝojn mi preterrenkontos ? Kiujn historiojn mi kunvivos ? Plonĝado en nekoneco, sed iomete familia ĉar tiun ĉi jaron mi ĉeestis tri esperantajn staĝojn apud Nantes. Ĉiufoje, ĉiam la impreson denove trovi sian familion, mildan kaj amikan etoson favoran por malkovri tiujn, kiujn oni ne ankoraŭ konas, fariĝi pli sciema pri la vivo de ontaj interparolantoj. Estas nature. La spirito pli malfermiĝas kaj pli emas ricevi la ideojn de niaj interparolantoj. Magias. 

Estas nekredeble paroli kun Ĉininoj, Lituanino… kiam ili parolas neniun francan vorton kaj li ne havas eĉ malgrandan ideon kiel diri "Bonan tagon" en la ĉina lingvo aŭ la litvia lingvo. Dank’al esperanto, tiuj interŝanĝoj eblas, kaj estas vere eksterordinare vivi tion. Oi malkovras komunajn gustojn, kiuj plifortigas amikajn ligilojn apenaŭ naskiĝintajn. Ie oni direktiĝas al alia, kaj oni scias ke belaj interŝanĝoj eblas. 

Komence de la jaro, mi lernis belskribadon kun esperantista amikino, kaj en la staĝo mi renkontis plurajn personojn, kiuj interŝanĝas pri la sama distraĵo. Nekredeble ! Dank’al tiu staĝo, ni interŝanĝis pri belskribado kaj mi povas anonci al vi, ke baldaŭ estos almenaŭ du interretaj ejoj (TTT-ejo) pri belskribado en franca kaj esperanta lingvoj. Sen esperanto, tiujn interŝanĝoj ne eblus. Eksterordinaras, ĉu ne ? 

Esperanto estas aparta mondo ĉar ĝi ebligas kunligon de la homoj. Mi komencis malkovri tion per tiu staĝo kaj mi esperas ke estas la komenco de bela aventuro. Mi multe ŝatas esperantan lingvon, la valorojn vehiklitajn per tiu lingvo kaj tiun eblecon, kiu teksas ligilojn inter la homoj multe pli rapide ol en normala vivo, ŝajnas al mi. 

Mi elektis la kurson de Tereza pri babilado. Ĝi estis tre interesa kaj diversa. Oni interŝanĝis kaj parolis esperanton ludante kaj amuziĝante. Estis tre agrable. Brave Tereza por ŝia imago kaj ĉiuj ludoj ! Mi ankaŭ dankegas la organizantojn de la staĝo. Sed mi havas bedaŭron ĉar mi ne povis ĉeesti la vesperkunvenojn kaj ĉefe la lastan. Mi multe ŝatus. Tim bonvolis rakonti min (Dankegon Tim !) sed mi pli bedaŭris ne esti tie kun vi kaj saluti vin ĝis la baldaŭa fojo ! 

Anna, Morlaix (el la Verda Triskelo, 2002)