GEORGO HANDZLIK
Kun vera intereso mi venis al Pluezeko por gvidi Esperanto-kurson. Mi memoras eksterordinaran etoson de la loko kaj de la homoj. Ni ekloĝis en la vilaĝo ĉe la maro, en vilaĝanaj domoj. La kurso estis vere grava evento por la komunumo, verŝajne ĉiu civitano sciis kion ni faras. 

Ĉiutage ni lernis pri la regiono per ekskursoj. En templo de Lanleff nigra birdo eksidis sur mian ŝultron kaj ne intencis forflugi, mi do promenigis ĝin kaj ĝi interesiĝis vice pri mia kapo, ŝuo, mano, mi ĉesis toleri tion kiam ĝi ekinteresiĝis pri mia esperanta ŝildo kaj provis ĝin formanĝi. Dum preskaŭ unu horo la nigra birdo akompanis min, kio ridigis nian grupon. 

Ni vizitis farmon de ostroj, kie ni gustumis la frandaĵojn. Ĝis nun mi memoras belegan vesperon kun bretonaj dancoj fare de loka grupo. Fine de la prezentado en la vilaĝa kulturdomo ni jam dancis ĉiuj kune. 
Nenie en la mondo mi vidis pli belajn hortensiojn ol tiuj en Pluezeko. Ili rigardis nin ridetante el ĉiu pluezeka ĝardeno. 

 Mi instruis pri Esperanto kaj la lernantoj, ĉefe Francoj instruis min pri Francio. Dank' al tiuj komunaj lecionoj mi povis brile plani la revenvojaĝon, dum kiu mi vizitis la novajn amikojn en pitoreskaj lokoj de la lando de la unua UK. 

 La kurso certe estis unu el plej memorindaj en mia vivo de Esperanta instruisto. 
Ankoraŭ foje dankon pro la invito. 

Georgo Handzlik