HELENE CAOUS
 Al ĝemeleliĝo Pluezek – Katmandu ? 

Vendredon, la 20an de Aŭgusto, fine de la staĝo de Pluezek, la kutima amuza vespero fermis la renkonton. La animantoj prezentas la laboron de siaj lernantoj : teatraĵo, kantoj, skeĉoj, muziko… ktp. La skipo de la kuirejo, kiu multe laboris dum la semajno, preparis amuzaĵon : promenado en la "lando de la vakeroj (cow-boys )"! La publiko rapide eniris en "trajneto Far-West" : vigleco, ridado, amuzo, kantado por ĉiuj… 

Ĉi-jare, la "ĉefa terlerlavistino" decidis organizi la unuan trejnon por la "nepala longmigrado (trekking)", kiu okazos en Februaro 2011 en montaro de Nepalo. 

La organizantoj de la "Pluezekaj Renkontoj" nepre, absolute devis partopreni la provon. La ekipaĵo estis surloke : nepalaj ŝtrumpetoj kaj bretonaj lignoŝuoj por la piedoj ; blankaj bigudenaj kufoj aŭ nepalaj koloraj ĉapoj por la kapo. Mankas neĝaj montopintoj en Pluezek ! Ne gravas : du balailoj, unu supra stango kaj blankaj littukoj kreas nian Himalajon ! 

Evidente, la nepala, la bretona kaj la esperanta flagoj flirtas super la skipo… Mankas nur naciaj himnoj de la lando, tamen, laŭ mi, la muziko de lignoŝuoj sufiĉas por ritmi la marŝadon. 

La ŝnurogrupo brue foriras el la piedo de la scenejo en la festa salono, ĝis la unua malfacilaĵo : surgrimpi krutan suprenirejon, por atingi la nivelon de la trinkejo. La teamo rapide kreskis. Certe, ege mankas ekipaĵoj ! Tio ne senkuraĝigis la volontulojn ! La manoj sur la ŝultroj de la antaŭulo, ili sekvis la pionirojn, kiuj malfermis la vojon… La serpento bone disvolviĝis… Poste, ni marŝadis transpirante longan ebenaĵon ĝis la vertiĝiga deklivo, kiu ebligas al ni reveni al la baza kampadejo. 

Sufiĉe ! la organisantoj estis kontentaj, neniu plendis pri artikotordo, neniu suferis pri "dika kapo", kufoj kaj ĉapoj bone rezistis… Neniu kolapsis ! La flagoj ne malaperis (tio sufiĉe ofte okazas en Bretonio… ili ŝatas malaperi kelkajn tagojn !) " Do, ĉio estas bonorda, preta por novaj aventuroj. Neniu forlaso, tamen ni ne okazigis drogan kontrolon (anti-dopage). 

La partoprenantoj ne estis tro lacaj, ĉar poste, ili babiladis sufiĉe longtempe… 
Fine ni devis malŝalti la lumon !!! 
Dum la vespero ni perdis unu nepalan ŝtrumpeton ! 
Ĉu iu decidis fari lonjmigradon unupiede ? 

 Hélène Caous el la Verda Triskelo.