BERNARD BEHRA
NE IRU AL PLUEZEK

Se por via venonta Esperanto-evento vi bezonas hotelĉambron tute proksima kaj ofte necesejon, se vi ne deziras partopreni al la purigado de la tabloj kaj manĝoĉambro aŭ eĉ de la teleroj post manĝo, se vi malŝatas senhonte krokodili, se vi ne amas maristajn kantojn kaj bretonajn dancojn, se vi ne deziras mantenmanĝi estante servita de la prezidanto mem de Pluezek Esperanto, se vi nur konsentas pri serioza etoso, kie oni ne babilemas kaj ne ridas ĝis larmoj, se vi ne ŝatas etoson de granda familia renkontiĝo, ne iru al Pluezek. 

Se vi ne deziras ĝui agrablan semajnon de simplaj emocioj kaj de serenaj paŝadoj tra ĉarma bretona vilaĝo inter la kursoĉambroj kaj la festosalono kaj manĝoĉambro, se vi ne ŝatas manĝi simple kaj bone kvazaŭ ĉe via patrino, se vi ne volas progresi en Esperanto sen tro scii kiel, se vi ne ŝatas bonan kaj riĉan libroservon, se vi volas belan veteron por ĉiutage ĝui la sunon, la plaĝon kaj eĉ la maron por vin bani, ne iru al Pluezek. 

Kiel paroli pri la senkomparebla etoso de Pluezek ? Temas pri io, kion oni spertas sed ne priparolas. La plej malfacila estas ĵus post la foriro, tuj oni sentiĝas kvazaŭ orfo perdinta sian tutan familion. Kiel poste esti ĝoja sen tiu sincera amikeco kaj senartifika etoso. Jes, se vi ne deziras sperti tion, se vi ne volas senti en via koro ion pri la interna ideo, se vi ne ŝatas, ke ĉio estu prononita kaj nenio devigita, ne iru al Pluezek. 

Post 2004 kaj 2006, mi denove partoprenis ĉi-somere al la famaj Pluezekaj Renkontiĝoj. Mi pasigis agrablan semajnon, renkontis amikojn renkontitajn dum antaŭaj esperantaj renkontiĝoj. Estas malfacile skribi pri evento, kiun oni devas sperti por ĝin kompreni. Se vi ne volas scii, kion oni povas sperti en Pluezek, ne iru al Pluezek. 
Iru aŭ ne iru, faru do kiel vi volas. Mi ĉeestis en Pluezek kaj revenis hejmen pli feliĉa kaj pli riĉa. Esperanto-renkontiĝo estas mistera afero. Kun iom da strebo kaj bonvolo oni povas travivi interesajn spertojn kaj multe lerni. Ĉu popola universitato, ĉu homa komununo, ĉu familia rondo ? Ĉi jare en Pluezek mi interalie malkovris jogon. Tio estis vere grava por mi (konscio pri la spirado, sento kaj konscio pri korpo, nekredeblaj pozicioj), sed tio estis tro persona sperto por skribi ion ĉi-tie. 

Mi do nur volas skribi pri la kurso de Przemek Gzrybowski. Dum ses tagoj, ĉiu-matene, mi sekvis la kurson de tiu pola universitata instruisto (doktoro pri pedagogio), kiu por faciligi al ni la prononcon de lia nomo, proponis voki lin
 
Pŝemo. Li tute ne ŝtelis sian titolon de doktoro pri pedagogio, ĉar mi malkovris grandan spertulon pri tiu fako. Ĉiutage li surprizis nin kiel li sci-povis laborigi nin pri kelkfoje temoj ĉi-tie ne rakonteblaj. Tamen mi eble ne multe progresis en la lingvo mem, sed mi perdis iom de mia timo paroli ĝin. La fakto, ke li estas volontulo en infanaj hospitaloj kiel « doktoro-klaŭno », decidigis min sekvi lian kurson. 

Tiu homo povis nur esti bona homo. Jes ni ridis, kaj travivis veran pedagogion per la rido, la amuzo kaj la ludo. Ni preskaŭ parolis senhezite sen tro krokodili. Ne parolu la polan, li diris al ni, kiam tamen ni perdis kelkajn francajn vortojn. Jen maniero (do pedagogio ?) instigi nin paroli Esperanton inter ni, tion mi malkovris. Jes, tiu homo estas vera pedagogo. 

Li povas ankaŭ tute serioze prelegi pri tanatopedagogio (de Thanatos, la dio de la morto). Temas pri la maniero paroli, instrui pri la morto. Pri tiu pedagogio, li montris al ni, kaj komentis, librojn por la infanoj. En tiuj libroj oni vidas ĉerkon, mortan beston, homon, etoson en hospitalo, …ne por ŝoki, sed por montri simple la vivon, eĉ en sufero aŭ je la fino. Pŝemo parolis pri la praktikoj en multaj landoj, sed ĉefe en Brazilo, kie tio komenciĝis. 

Post tiom grava afero, li tute kapablas proponi al ni redakti artikolon pri la Grafino Pluzeka, kiu publike furzis (vi bone legis) dum oficiala tagmanĝo kun Zamenhof. Ni estis en du grupoj. La unua devas skribi artikolon por klaĉĵurnalo, la alia por serioza gazeto por emeritoj. Ni evidente multe ridis kaj amuziĝis, eĉ forgesante, ke per tia maniero ni progresis en la praktikado de la lingvo. 

Mi sekvis ankaŭ la vesperan prelegon de Pŝemo. Temis pri la doktoroj-klaŭnoj. Li montris filmon pri la doktoroj-klaŭnoj, kiuj vizitis Afganion kaj agis tie. Oni vidas en tiu filmo neelteneblan scenon de eta knabino bruligita sur granda parto de sia korpo, tenata de sia patrino dum la doktoroj kuracas ŝin kaj samtempe klaŭno dolĉe violonas kaj alia provas ridetigi ŝin. Kiel ili nur povis fari tion en tia situacio, antaŭ la sufer-krioj de la infano kaj la doloro kaj la larmoj de la patrino ? La emocio estis grandega por kiu vidis tiun scenon. Feliĉe ĝi finiĝas montrante la infanon kaj ŝian patrinon iom kvietigitaj. La emocio pri tiu sceno poste forte revenis al mi, kiam mi rakontis ĝin al amiko. Mi konkludis, ke klaŭnoj povus esti bonaj kuracistoj, almenaŭ bonegaj kunagantoj, kiam oni celas doni iom da feliĉo al la malfeliĉuloj kaj iom da ĝojo aŭ, se tio ne eblas, almenaŭ iom da forgeso aŭ malaltigo de la sufero. Tiu simpla invito ridi, aŭ nur rideti, al homoj, kiuj havus tiom da kialoj por ne ridi, eĉ por nur plori, jen bela kaj kortuŝa donaco. 

La intervenoj de Pŝemo kaj lia maniero instrui donis multajn nutraĵojn al miaj intelektaj pripensoj. La pedagogio per la rido estas serioza afero. Ĉu ne estas pli agrable ridante lerni ol per la sufero ? La rido estas rimedo kaj maniero instrui aŭ helpi la homojn. Pli subtile, mi ankaŭ malkovris la pedagogion per la absurdo. La homo - kial ne la klaŭno - kiu per sia kapableco ridigi aliajn homojn pri absurdaj situacioj, povas doni al tiuj homoj pli kleran konscion pri tiuj suferigaj aŭ ne akcepteblaj situacioj. Kiam oni povas ridi pri ili, oni povas komenci ŝanĝi ĝin aŭ almenaŭ la rigardon al ĝi. Tiu rido estas komenco por konsciiĝi, kaj forto por kontraŭagi aŭ trovi la volon por plibonigi, pacigi, mildigi la situacion aŭ solvi la problemon. Ĉu nova maniero agi kaj vivi ? Ĉu revolucia pedagogio ? Venu al Pluezek. 

Bernard Behra