NICOLE BECANT (2004) 
Estis mia unua staĝo en Pluezek. Tuj mi malkovris la mirindan pejzaĝon, kiu montriĝis ĉie, ĉirkaŭ la horizonto : la maro kun multaj rokoj, la koloroj ĉiam ŝanĝiĝantaj… 

La morgaŭan tagon, kiel la aliaj tagoj, mi kaj miaj amikoj el Arras matenmanĝis kune, ekstere sur la teraso, eĉ kiam frostetis kaj tuj ni parolis Esperante. Mi multe ŝatis tiujn matenmanĝojn. 

La unuan tagon, survoje al la lernejo, du virinoj alparolis min esperante kompreneble. Ni diskutis, diskutis… La vojo estas malpli longa kiam oni babilas… Subite, mi ne trovis iun vorton, tiam mi diris ĝin france. La du virinoj interparolis en iu lingvo, kiun mi tute ne konis. Mi demandis al ili el kiu lando ili venas. Ili estis hungarinoj. Jen la ebleco de la internacia lingvo : oni babilas sen ĝeno, kiel samlandanoj. 

Alvenante en la klasĉambron, ni sidis kune. Ni devis labori kvarope. Iu viro sidiĝis apud mi, antaŭ la du hungarinoj, kaj ni laboris. Mi demandis al la junulo, el kiu lando li venas. "el Bret…ujo" li respondis, kaj pro multe da bruo en la loko, mi komprenis "el Britujo" kaj ni daŭrigis la diskutadon. Post du tago, en alia kurso, li venis apud mi parolante france, klare kaj flue. Mi miris pri lia bona kono de la franca lingvo. Li ekridis kaj mi konsciis pri mia miskompreno. 

Li ne venis el Britujo, sed el Bretonio. Antaŭ ol esti franco li estas bretono. 
Jen nia esperanta mondo ! 

Nicole Bécant, Pennin ( el la Verda Triskelo 2004)